Вы находитесь на странице: 1из 2

Esperanto 2001:9

De elektoj al demisioj
e la Komitato, novige viglaj diskutoj de la laborgrupoj kontrastis al la rutina proceduro de sensurprizaj elektoj. Entute 59 komitatanoj a rajtigitaj anstataantoj partoprenis en la laboroj de la Komitato de UEA en Zagrebo. Komence de la unua kunsido en sabato (21 jul.) i konsistis el 49 komitatanoj A kaj 7 komitatanoj B. eestis 44 A (el ili 11 anstataantoj) kaj 5 B. Poste oni alelektis 12 komitatanojn C, el kiuj 10 eestis. Partoprenis anka 2 observantoj (el 8) de malgrandaj aliintaj asocioj. Kvankam la kunsidoj estis publikaj, malmultaj kongresanoj (po 20-30) sekvis ilin. La kunvenejo en la hotelo Esplanade situis je 15-minuta promeno de la du aliaj kongresejoj, kio evidente reduktis la publikon. Multaj grupoj, viglaj diskutoj Multa laboro atendis niajn parlamentanojn: du plenkunsidoj (9- kaj 5-hora) kaj sep laborgrupoj (pri regularoj, eksteraj rilatoj, financoj, organizaj aferoj, landa agado, edukado/scienco, rezolucioj). En antaaj UK-oj kutime du-tri laborgrupoj kunsidis samtempe, sed i-foje tiaj kolizioj ne okazis, kaj sekve la laborgrupoj estis pli multnombre vizitataj ol en antaaj jaroj. La raportoj, prezentitaj en la dua plenkunsido en vendredo (27 jul.), donis la impreson, ke el pli granda nombro rezultis anka viglaj diskutoj. Evidente tiu arano estas ripetinda. Alianke ajnas tamen necese, ke la Komitato kunsidu en pleno anka meze de la semajno, kaj ne nur komence kaj fine. La plej interesa tagordero kompreneble estis la elekto de nova Estraro. Unue la Komitato tamen kompletigis sin mem per elekto de komitatanoj C. Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj, la Statuto permesas al kom. A kaj B alelekti komitatanojn C is la kvarono de sia propra nombro. Eblis elekti maksimume 14 C-membrojn, sed oni decidis elekti 11. En la vodono pri kom. C estis 16 kandidatoj. Balotis 36 komitatanoj, iu por maksimume 11 kandidatoj. Elektitaj estis Humphrey Tonkin (34 vooj), Renato Corsetti kaj Gbeglo Koffi (po 33), Grgoire Maertens (30), Michela Lipari kaj Ivo Osibov (po 28), Ulrich Lins (27), Hans Bakker kaj TAKEUTI Yosikazu (po 23), CHOI Yun-huy (21) kaj Andrej Grigorjevskij (20). Krome ricevis voojn Vincent Charlot (19), Flory Witdoeckt (18), Loes Demmendaal (11), Josep Franquesa Sol (9) kaj Eddy Raats (7). La posta propono de William Harmon, anka Kep Enderby estis elektita (per 31 vooj) kiel plia komitatano C, tiel ke la nombro de C iis 12. Elekto sen alternativo Sekve oni povis transiri al la elekto de nova Estraro. La Elekta Komisiono (Roland Lindblom, Claude Nourmont, SYZI Keiko) proponis 8-kapan liston. La komitatanoj estis informitaj pri i kaj pri la celoj de la kandidatoj jam du monatojn anta la UK. Krome la Centra Oficejo publikigis la proponon komence de junio, tiel ke anka aliaj membroj havis la ancon komenti in. Ne mankis do tempo por lani aliajn kandidatojn, sed neniu nova nomo aperis is la UK a surloke en Zagrebo; domae, ar elekto sen alternativo ne estas ideala formo de demokratio. iukaze ne kulpas la formala bazo de demokratio en UEA, t.e. la Statuto kaj regularoj. Ne ili bremsis la aperon de aliaj kandidatoj, sed manko de iniciatemo a simple temis pri enerala kontento pri la propono, kiel supozigas la preskaa unuanimeco kun kiu la kandidatoj trairis la vodonadon. Pri la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto 45 komitatanoj vodonis por, 1 kontra kaj 1 detenis sin. Kiel vicprezidantoj elektiis LEE Chong-Yeong (43 por, 2 kontra, 2 sindetenoj) kaj Humphrey Tonkin (46-0-1), kaj kiel enerala sekretario Ivo Osibov (39-6-2). Anka la kandidatoj por la kvar aliaj lokoj uis apogon de komforta plimulto: Ans Bakker (43-2-2), GBEGLO Koffi (40-2-5), Andrej

Grigorjevskij (41-2-4) kaj Michela Lipari (35-7-5). En sia unua kunsido la estraranoj dividis inter si la kampojn pri kiuj ili respondecas (vidu la kolofonon, p. 160). Bela momento, kiel iam, estis la elekto de na novaj Honoraj Membroj. Pro siaj meritoj sur diversaj kampoj de la E-agado tiun distingon ricevis Muztar Abbasi (Pakistano), Aref Azari (Irano), Lucija Bori (Kroatio), DAO Anh Kha (Vjetnamio, vidu apr., p. 64), Christopher Fettes (Irlando), Lina Gabrielli (Italio), Claude Gacond (Svislando), Mila van der Horst-Koliska (Nederlando) kaj Ebbe Vilborg (Svedio). Iliaj biografietoj aperos en sekva numero. Strategia kaj laborplano Apud la elekto de la Estraro la plej grava decido estis la akcepto de la Strategia Plano de UEA por 2001-2010 kun ia unua konkreta apliko, Laborplano 2001-2004. Dum la proksimaj monatoj oni diskonigos la finan version ne nur i-revue, sed espereble anka kun vasta kunlaboro de aliaj movadaj gazetoj kaj komunikiloj. La Komitato anka alvokis aliajn E-organizaojn fari proprajn laborplanojn surbaze de la plano de UEA. La formala UEA-familio pliriiis per unu aliinta landa asocio, Benina E-Federacio, la kvina LA en Afriko kaj la 63-a entute. La peton de Azerbajana E-Asocio oni ne trovis matura por akcepto. Tikla problemo jam de multaj jaroj estas alipetoj el landoj en kiuj jam estas aliinta LA de UEA. La Komitato rezoluciis ke i pretas akcepti alion de plia asocio en sama lando, se tio povas okazi interkonsente kun la jam aliinta LA. Oni alvokis la ekzistantajn LA-ojn en landoj kun pluraj lingvaj a kulturaj grupoj organizii tiel ke iu grupo havu la plej grandan memstarecon kaj la eblon federacie kunlabori en tolerema spirito. Du fakaj asocioj, Astronomia E-Klubo kaj Monda Yumeiho-Societo, estis akceptitaj kiel kunlaborantaj asocioj, kies nombro tiel kreskis al 40. Por financaj aferoj la Komitato ne bezonis multan tempon, dank al bona diskuto en la laborgrupo, sed anka ar la financa bazo de la Asocio multe pliboniis en la lastaj jaroj. Oni decidis eksperimenti per nova membrokategorio, Dumviva Membro kun (nur) Jarlibro. Post tri jaroj sen kotizoano oni plialtigis la bazan kotizon (MA por Nederlando), de 48 eroj al 50 eroj en 2002. Multaj ideoj de laborgrupoj atendas disvolvadon fare de la Estraro. Al ili apartenas starigo de informoficejo en Bruselo k.a. ideoj pri malcentrigo de iuj taskoj for de la CO, kiu nun zorgas pri ili. La realigon de tiaj ideoj eble faciligos la liberio de almena kvin nunaj postenoj en la CO. Krom du emeritioj, tri demisioj estis anoncitaj al la Estraro en Zagrebo: enerala direktoro Buller, oficeja direktoro Zapelli kaj redaktoro Ertl decidis forlasi siajn postenojn, ar pro negativaj spertoj el la antaa Estraro ili ne povis plene akcepti la konsiston de la nova. Osmo Buller

Вам также может понравиться