Академический Документы
Профессиональный Документы
Культура Документы
Fakte mi ĵus ricevis la menditan libron, kaj nur nun komencis tiun legadon. Sed mi jam
konis la version en la reto, kiun mi nur legis parte, ĉar plu ankoraŭ preferas la paperajn
librojn pri tio. Do, kvankam la takso estas ankoraŭ provizora, mi kuraĝas rekomendi ĝian
legadon. La ĉefa argumento estas ke la libron mi estis jam leginta en la hispana, antaŭ
kelkaj jaroj, kaj mi devas diri ke ĝi estas impresiga. Malgraŭ la pasiĝintaj jaroj, ĝi plu
montras la forton kiu tiom renversigis en sia tempo la tradicion de miljaroj. Ĝi estas
solide konstruita, kaj transparentiĝas la forto de la argumentado, kaj la firmeco de la
ideoj, eĉ se ni nun scias ke granda parto el la detaloj ne estas tute ĝustaj. Krome, ĝi tre
bone legeblas, eĉ por homoj sen antaŭaj profundaj sciencaj konoj. La libro estas
klasikaĵo en la plej bona senco de la vorto: tiu verko kiun la tempo ne damaĝis. Ke ĝi
aperis nun en Esperanto estas ege laŭdinda entrepreno.
Krome, mi ĵus finis la legadon de la alia fama verko de Darvino, "La vojaĝo de la Beagle",
alia elstara rakonto, eĉ pli rekomendinda por tiuj ne tre emaj al sciencaj aferoj. Ĝi
entenas diversajn ĝenrojn: natursciencon, geografion, antropologion, eĉ aventuron.
Logike, ĝi estas ido de sia tempo, kaj kelkaj asertoj kaj pravigoj de la koloniismo iom
grincigas la dentojn, sed ĝenerale ĝi plu estas leginda kaj instrua.
http://www.delbarrio.eu/blogo.htm